Logo

Ĉio pri Esperanto

6-a Moskva internacia lingva festivalo

VI Московский международный фестиваль языков
La 12-an de februaro, dimanĉe, en la ĉefa konstruaĵo de Rusia Universitato de Amikeco inter la Popoloj okazos 6-a Moskva internacia lingva festivalo. Subteno kaj helpo flanke de la filologia fakultato, studentoj kaj instuistoj de la universitato el diversaj landoj ebligos al la Festivalo esti eskstreme amasa kaj enhavoriĉa kaj pli vaste reprezenti la lingvan kaj kulturan diversecon de nia planedo.
La festivalo, same kiel antaŭe konsistos el la amaso da kvardekminutaj blokoj, kie en interesa kaj agrabla maniero estos reprezentitaj variaj lingvoj, naciaj kaj artefaritaj, vivaj kaj mortintaj, kaj ankaŭ la prelegoj pri la lingvoj, nuancoj de ilia funkciado kaj pri la graveco de ilia konservado en la moderna mondo. Lingva Festivalo komenciĝos kaj finiĝos per la festaj koncertoj, ĉi-foje estos aldonitaj ankaŭ la prezentadoj, kiujn preparis studentoj de la akceptanta universitato, kiuj kun ĝojo konsentis prezenti siajn naciajn kulturojn kaj lingvojn. Indas mencii, ke jen jam pli ol 15 jarojn organizataj de diversaj Esperanto-organizoj lingvaj festivaloj okazas en pluraj landoj de la mondo, inkluzive ankaŭ kelkajn urbojn de Rusio. La ideo mem organizi lingvajn festivalojn apartenas al la esperantisto Dennis Keefe. Festivaloj celas montri la lingvan diversecon de la planedo, pruvi egalan valoron de ĉiuj lingvoj kaj prezenti lingvon Esperanto kiel rimedon de la konservado de tiu ĉi belega varieco.

Se vi komunikos tiun ĉi informon al viaj konatoj, tio tre helpos al disvastigo de konoj pri Esperanto almenaŭ en Rusio!
Viajn demandojn kaj proponojn pri la festivalo vi povas sendi al Dima Ŝevĉenko, uzante ret-adreson retumanto <ĉe> gmail.com

Maldekstre vi povas vidi aspekton de la afiŝo, kiun preparis Anna Striganova.